priziĝis kiel la akaro, kiu sidis tiel agrable en la fromaĝo kaj subite falis sur la plankon.
„Tie ĉi aspektas ja ĉio diable malbele", li diris. - „Tiel estas sed tio ne malutilas”, respondis la dommastro, „tie ĉi loĝis jam multaj homoj, kaj plaĉis al ili sufiĉe bone.”
„La tapetoj krevis!”
— „Jes, tion ili faris.”
„La plafonoj estas nigregaj!”
— „Jes, tro blankaj ili ne estas.”
„Tiuj ĉi malnovaj flavaj fornoj ne plu estas laŭ modo!”
— „Ne, ili jam staras dum kvardek jaroj.”
„La plankoj estos tro eluzitaj!”
— „Jes, la plankoj estas jam malnovaj.”
„La pordojn de la ĉambroj oni devus laki!”
— „Jes, tio estus bona.”
„La fenestrojn ankaŭ!“
— „Jes, ilin ankaŭ!”
„Do, vi bonvolos ordoni, ke oni riparu ĉion ĉi!”
— „Ne sinjoĉjo, tion mi ne faros.”
„Sed en tian loĝejon mi ne povas enloĝiĝi!”
— „Do nenio helpas; vi do ne povos enloĝiĝi.”
„Sed mi estas en embaraso, ne povante trovi ĝustan loĝejon! Mi tie ĉi povus loĝi dum dek aŭ ankoraŭ pli multe da jaroj!”
— „Nu, do ekloĝu!”
„Sed se tie ĉi aspektas ĉio tiamaniere — ne estas eble!”