17
— „Nu, sekve ne.“------------------------------— — — — „Kiom da lupago mi devus doni?“
— „Ducent Markojn, tiom mi ĉiam ricevis."
La bestokuracisto pripensadis . . . „Nu tro multe tio ne estas; mi ja povus ĉion mem renovigi, ĉu ne?“ — „Tion vi povas fari.“
„Mi eĉ ne komprenas, ke tie ĉi povis loĝi homoj!“
— „Nu, tion vi diras! Unu volas tion, alia ion alian. Unu volas la patrinon, alia la filinon, kaj iuj volas eĉ la servistinojn, kiel oni rakontas!"
„Do mi volas ekloĝi tie ĉi kaj ordonos fari ĉion necesan, kaj ni faros lukontrakton!"
— „Ne, tion ni ne faros! Tio ne estas modo tie ĉi, kaj mi nenion subskribos!"
„Vi estas tre obstina homo!“
— „Povas esti. Ebleco ekzistas. Mi lasas ĉion tia, kia ĝi estas. Maljuna pudelo ne plu lernas novajn artifikaĵojn.“
„Sed ni interkonsentas, ke vi pli malfrue ne plialtigos mian lupagon!"
— „Tion mi ĝis nun neniam faris kaj ankaŭ ne faros.“
„Nu bone, do ni interkonsentas!" —
„Bone!“
La bestokuracisto sendis metiistojn, por ke ili laŭforte laboru en lia nova loĝejo. Tie oni pentris, lakis kaj gluis; el kvar malgrandaj fenestrovitroj oni faris unu grandan, blankajn kahelfornojn oni metis anstataŭ la