18
malnovaj, kaj novan muron oni konstruis por ricevi el la koridoro malgrandan antaŭĉambron. Kiam la bestokuracisto fine ekloĝis inter la novaj belaĵoj, li estis je kvincent Markoj pli malpeza, tamen tre plaĉis al li en la loĝejo, kaj ankaŭ lia dommastro plaĉis al li, ĉar ili reciproke tute ne interkomunikis. Ĉiuj vizitantoj de la bestokuracisto ĝojis pri lia eleganta loĝejo.
Dum duonjaro li estis loĝinta tie, kiam li iris viziti sian dommastron por alporti la lupagon. Petro ĵus tamburis per la fingroj sur la fenestra breto kaj rigardis muŝon, kiu zumis ĉe la fenestrovitro. „Nun la loĝejo estas belega, sinjoro Fretendüwel“, diris bestokuracisto Peiters. — Petro konsente mallevis la kapon. „Mi jam aŭdis pri tio“, diris li. — „Jen estas cent Markoj da lupago!" diris la luanto. „Bone! estas ĝuste cent Markoj."-----
„Mi devas ankoraŭ eliri hodiaŭ, adiaŭ do, sinjoro Fretendüwel.“
— „Adiaŭ!“ Petro donis al sia luanto la manon kaj akompanis lin ĝis la pordo, tie li diris: „Ĉar estas okazo por demandi: kion ni interkonsentis pri la lupago? Mi jam forgesis!"
„Vi ne volas plialtigi mian lupagon!“
— „Vere, tiel estis!“
„Nu tio restos tiel, mi esperas!“
— „Certe! Kio estas akceptita, restas akceptita!“
„Nu, tiam adiaŭ!“