19
— „Adiaŭ do! Nur mi volas ankoraŭ diri, ke vi devas transloĝiĝi post duonjaro.“
La bestokuracisto ektimis. „Kion?“ li kriis, „kion vi diras?“
— „Mi diras, ke vi devos transloĝiĝi."
„Kion signifas tio ĉi?“
— „Nu, sinjoĉjo, plialtigi la lupagon mi ne povas, pri tio vi havas mian promeson. Sed la loĝejo estas nun tiel bela, ke ĝi valoras kvarcent Markojn da lupago, kaj tiom oni proponis al mi, tial vi devas transloĝiĝi. La plejmulton mi plej multe preferas."
Bestokuracisto Peiters denove eniris la ĉambron kaj kunfrapis la manojn super la kapo. „Vi estas ja vera - - “ li kriis, sed la lasta vorto restis en lia gorĝo, „mi pensis, ke mi loĝos tie ĉi dum tuta mia estonta vivado“, li diris fine.
— „Jes, jes, tiel estas! Kion valoras ĉiu lioma kalkularto kaj antaŭpensado, beno de Dio estas donaco, kiu venas per si mem!“ Petro Fretendüwel kunmetis la manojn super la stomako kaj pie rigardis la muŝon. La bestokuracisto tordis siajn lipharojn kaj ne sciis, kion diri aŭ fari.
— „Transloĝiĝu, sinjoĉjo, transloĝiĝu, ie alie ankaŭ estas bele, kaj anseroj iras ĉie nudpiede!" —
„Nun mi aranĝis ĉion tiel bele kaj elspezis tiom da mono! Tio estas vere malicega! Hm — jes, — ne, mi ne faros ĝin, — sed kion fari? Kien mi iros? Se mi mem donus al