Paĝo:Bandlow - Nord-germanaj Rakontoj, 1924, Scheerpeltz.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Subite iu forte frapas la pordon, kaj vilaĝano Kurr, maljuna, maldika kaj seka viro starigas sin kiel mejloŝtono apud la pordo de la ĉambro kaj komencas longan rakonton pri sia najbaro Nüdling: „Li forigis malnovan, kadukan stalon, kiu limis al mia korto, kaj en tiu stalo estis kvar fenestretoj, pro kiuj mi ĉiam koleradis. Jen liaj servistoj ĉiam ĵetis sur mian korton ostojn, ĉifonojn kaj ne plu uzeblan ledaĵon de jungilaro, kaj mi supozas, ke ili per tiuj fenestretoj faris ankaŭ katvizitojn ĉe miaj servistinoj, kaj nun, kiam Nüdling konstruas novan stalon, li denove volas fari kvar fenestretojn en ĝi! Kaj mi ne volas tion permesi. Kiu nun estas prava? Ĉu mi devas toleri tion?”

„Ne! Vi estas prava! Ne necesas, ke vi tion toleru! La plej supera tribunalo ĵus decidis en simila afero. Atendu momenton!” — Li serĉis en amaso da kajeroj kaj post nelonge trovis, kion li serĉis. „Unu juĝo estis la sekvanta: La akuzito estas kondamnita, malantaŭenigi sian novkonstruaĵon de la malsupra rando de la frontona fenestro de l’ provizejo de la akuzantino tiom, ke el super la jam estanta frontona fenestro farita samspeca fermita frontona fenestro de super la jam ekzistanta dua etaĝo supozite konstruota tria etaĝo, meze granda homo, staranta rekte en senĝena teniĝo, kies starloko antaŭ la fenestro estus tiel elektita, ke lia rigardo antaŭen trafas la vitron de la fenestro 16⅔ centimetrojn super ĝia malsupra rando, per supren direktita