rigardo povus en la tuta larĝo de la fenestro ankoraŭ vidi la ĉielon.[1]” — Tute la sama afero — hm — kiel la via tio ne estas, sed tamen — hm — simila! Nun vi ĉion komprenis, ĉu ne? La juĝo estas ja treege klara!”
„Jes! Simile mi tion imagis, kaj tion mi nur volis scii! Vi do akceptos la proceson kontraŭ Nüdling?”
„Certe! Jes! Tion mi faros! Do adiaŭ, adiaŭ!”
„Fine!” diris la advokato, kiam la vilaĝano estis foririnta. „Tio almenaŭ ree fariĝos bona proceso! Mi jam pensis, ke la vilaĝano konservis en salo sian procesemon. De kiam li do ne plendis pri io? Vidu, preskaŭ duonjaro pasis de lia lasta proceso!”
Sinjoro advokato Sliker kaj sinjoro Bekman do gaje daŭrigis la trinkadon, kaj nova botelo estis alportata el la kelo, ĉar ĉe tiu ĉi proceso certe estos gajnataj kelkaj boteloj da vino.
La du sinjoroj ĵus agrable interparolis, kiam ree iu frapis la pordon kaj vilaĝano Nüdling eniris la ĉambron, ankaŭ unu el la maljunaj necedemuloj, kiu nun komencis rakonti la saman aferon pri la stalo, sed laŭ sia propra vidpunkto: „La afero estas tia! Mi ne estus veninta tien ĉi, sed mia najbaro
Kurr ne volas permesi, ke mi ree faru
- ↑ La leganto volu afable pardoni tiun ĉi „specimenon” el la juĝoficeja stilo! (Rim. de la trad.)