la kvar fenestrojn en mian novan stalon. En la malnova stalo, tion mi devas diri al vi, estis do kvar fenestroj, kiuj rigardis en la korton de Kurr. Agrabla tio ja ne estas por li, tion mi komprenas. Miaj servistoj ĵetas ĉiuspecan maltaŭgan malnovaĵon, feron, rompitaĵojn kaj potojn tra la fenestretoj sur lian korton, kaj rigardas tra ili kaj povas vidi ĉion, kio okazas en lia korto, kaj li eĉ ne povas konstrui stalon kontraŭe de mia, ĉar mi ja havas la rajton pri la fenestroj, kaj nun mi volas demandi, ĉu mi ree povas fari en mian novan stalon la fenestretojn, la malnovan stajon mi malkonstruis!”
„Kompreneble vi povas! — Fenestrorajto!” diris la advokato kaj purigis siajn okulvitrojn.
„Nun, do ĉio estas bona! Rajto devas ja resti rajto, kaj mi tuj diris, ke mi estas prava!”
„Certe, vi estas prava! Sed mi diros ion al vi: mi ne havas tempon kaj tute ne povas tiun ĉi fojon akcepti vian aferon. Iru al Torkirken, li faros la aferon same bone kiel mi, kaj pri fenestroj li estas speciale sperta. Atendu momenton, nur malgrandan momenteton, mi nur skribos kelkajn vortojn al li, kiuj klarigos la aferon, nur kelkajn vortojn mi skribos!” Kaj la advokato skribis sur papereton: „Carpo meum anserem, carpes tuum”, kaj li amuziĝis pro tio el la fundo de sia animo. „Jen!” li diris kaj ekridis. „Tion vi alportu al sinjoro Torkirken, mi ĉion priskribis.”