Paĝo:Bandlow - Nord-germanaj Rakontoj, 1924, Scheerpeltz.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

„Bone! Mi dankas! Tio tre rapide estis farita!”

„Ĉio en ordo! ‚Mi dankas‘ estas nutraĵo, per kiu jam kelkaj tajloroj mortnutris sian katon!”

„Kion vi diris?”

„Ho ne grave! Adiaŭ do, adiaŭ!”

Kiam la vilaĝano estis foririnta, diris sinjoro Berkam: „Sed nun diru al mi! Antaŭe vi diris al vilaĝano Kurr, ke li estas prava, kaj poste vi diras al Nüdling, ke li estas prava, Ja nur unu povas esti prava!”

„Certe, sinjoro Bekman, en tiu ĉi afero vi estas prava!” diris la advokato, ridante per sia tuta ruĝa kaj grasa vizaĝo kaj ludis per la dika, ora horloĝa ĉeno sur sia dika ventro.

Vilaĝano Nüdling foriris, kaj ĉar en lia vojo troviĝis bonreputacia gastejo, li eniris.

Tie estis nur studento, kiu filozofadis, sidante post glaso da biero. Vilaĝano Nüdling sidiĝis apud li kaj rakontis, al kiu li iros kaj pro kiu afero.

„Kio estas skribita sur la papereto, pri kiu vi parolis?” demandis la studento.

„Nu, mi ne povas kompreni ĝin! Carpo ĝi komenciĝas. Hundonomo tio ne estas, kaj germana tio ankaŭ ne estas. Jen estas la papereto. Je la fino staras tie tuum, per tio