Paĝo:Bandlow - Nord-germanaj Rakontoj, 1924, Scheerpeltz.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

li celas al Kurr. Sed — se mi tion bone scias — germane la vorto komenciĝas per ‚d‘ kaj estas ankaŭ iomete alie skribata[1]!”

La studento ridegadis, kiam li legis la skribitaĵon.

„Ne, maljuna amiko”, li diris, „tio signifas la jenon: Mi senplumigas mian anseron, senplumigu vi la vian!”

„Ke li ricevu spasmon en la ventron! Ne povas esti tiel! Vi petolas kaj mokas min!”

„Se vi ne volas kredi al mi, iru al la rektoro, li scias la latinan lingvon! Vi devas postuli, ke la advokato duelu kun vi! Mi estos via sekundanto!”

„Nu, vi tion ne scias, nur li postulas, li nenion donus al mi. Sed al la rektoro mi tuj iros. Sub lia granda ĉapo kaŝiĝas multe da saĝeco!”

Kaj li iris al la rektoro, kiu ĵus per ruĝa inko laboris en la skrib-kajeroj.

„Nu, amiko, kion vi volas?” demandis la rektoro.

„Ha, mi venas nur pro tiu ĉi papereto! Mi ja scias legi gazeton kaj la malgrandan Struk-kalendaron, sed tiu ĉi skribaĵo estas tro sciencula por mi! Tial mi pensis, ĉar vi ja eldraŝas la sciencon ĝis lasta pajlero, vi eble diros al mi, kion signifas tio ĉi! Homo ja ĉiam devas lerni ion, ĉar la vivo estas longa, kaj la

pensoj estas mallongaj —”

  1. La germana vorto „dumm” signifas „malsaĝa”.