„Kaj via edzino dika, k. t. p.! Nu donu al mi la papereton!” Kaj la rektoro legis: „Mi senplumigas mian anseron, senplumigu vi la vian!”
„Fulmotondro! Ĉu vi ankaŭ naskiĝis dum frosta vetero? Estas ja neeble!”
La rektoro demandis pri la deveno de la skribaĵo sur la papereto, kaj kiam li sciis ĉion, tio tre amuzis lin: „Do tia estas la afero! Jen humorplena animo! Vere, ne vulgara esprimo!”
La vilaĝano gestis per la manoj, kvazaŭ iu proponus al li duone tro malgrandan prezon por lia porko, foriris kaj pensis: „Trifoje, laŭ burĝa rajto!” La afero ŝajnis al li tre nefidinda, tial li decidis iri al la pastro. „La pastro”, pensis li, „parolas al ni almenaŭ en nia maniero, sed la rektoro? Ĉiam nur fiere de supre! Li estas de la sama speco kiel la studento!”
Do Nüdling iris al la pastro.
La pastro prenis la papereton kaj legis: „Mi senplumigas mian anseron, senplumigu vi la vian! — Kion signifas tio ĉi? Kiu skribis ĝin, kaj kion vi volas scii pri ĝi?”
Vilaĝano Nüdling rakontis do la tutan aferon pri la proceso kaj je fino li diris: „Kaj poste la advokato skribis tion sur tiun ĉi papereton, kaj dum lia plumo saltetis sur la papero, lia nazo kuris post tiu ĉi fremdlanda germanaĵo, kvazaŭ kato post muso.”
„Atendu momenton”, diris la pastro, mi dum momento eliros. Sidiĝu tie ĉi kaj ekfumu cigaron, jen, prenu! Tie ĉi estas alumetoj!” Kaj efektive, post tre mallonga tempo la pastro