Paĝo:Bandlow - Nord-germanaj Rakontoj, 1924, Scheerpeltz.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

revenis. „Kaj nun”, diris li, „rakontu al mi denove la historion, sed tre detale!”

„Ĉu vi poste ankaŭ volas skribi ion sur papereton?” demandis malkonfideme la vilaĝano.

„Ne, tion mi ne intencas! Sed mi volas precize scii la aferon pri la proceso. Do vi volas uzi kontraŭ via najbaro la tutan forton de la leĝo?”

„Hm! Kial ne, se mi ja estas prava?”

„Nu bone! Kaj nun denove rakontu tre detale!”

La vilaĝano ree komencis rakonti tre detale kaj tre fervore, kaj ankoraŭ longe ne finis, kiam iu frapis la pordon, kaj poste eniris vilaĝano Kurr. La pastro estis sendinta al li sciigon, ke li venu momenton.

„Nu?” demande diris la pastro. „Ĉu vi do ne volas saluti per manpremo vian najbaron?”

De ili faris tion, kvankam iom nerapide.

„Vi sciu”, ekparolis la pastro, „hipotekoj kaj procesoj estas la solaj kreitaĵoj, al kiuj mi deziras plej baldaŭan morton per rapide konsumanta ftizo!”

Poste li metis la fingropinton sur la bruston de Nüdling kaj diris solene: „Kiu scias, kiam la falĉilo de la morto vin rikoltos —”

„Bona Dio, sinjoro pastro, kiel vi povas timigi homon!”

Poste li tuŝetis per la fingro vilaĝanon Kurr kaj diris per profunda, timiga voĉo: „Ni migras en malluma valo —” Kaj poste li ek-