tondris per vilaĝana parolmaniero kaj riproĉis kaj admonadis ilin. Kaj kiam honesta pastro tiamaniere predikas, tio certe efikas je la aŭskultantoj.
„Vi ne vidas la marĉon pli frue, ol ĝis kiam vi kuŝas en ĝi — la infera ventmuelisto nur atendas je la homa malforteco. Vintre vi ne iras en preĝejon kaj somere vi dormas tie! Vi ne malpacu inter vi kaj ne konservu la koleron. — Kurr, vi donis al la preĝejservisto dudek pfenigojn, por ke li ne veku vin en la preĝejo. — Paco nutras — malpaco formanĝas! — Tia proceso pro fenestraĉo povas fariĝi pli multekosta ol aĉetprezo por vilaĝa bieno! En la juĝejo la advokatoj atakas sin reciproke kvazaŭ malamikaj ĉenhundoj, kaj poste ili estas la plej bonaj amikoj kaj skuas al si reciproke la manojn! Estas simile kiel ĉe la du partoj de la tondilo, ili ankaŭ ŝajne atakas unu la alian, sed ne difektas sin, sed gardu Dio tiun, kiu venas inter ili! De la advokatoj vi povas lerni interkonsenton!"
Tiel laboris la lango de la pastro, fine li diris: „Kaj nun ni pace interkonsentos, kaj mi skribos la protokolon!"
„Interkonsenti?“ demande diris Kurr, kaj lia voĉo sonis iom neklare.
„Certe!“ firmavoĉe respondis la pastro tiel decide, ke tio ne permesis kontraŭdiron. „Ni faros interkonsenton! Diru, Nüdling, ĉu ne sufiĉus du fenestretoj en via stalo?“
„Nu — ili eble sufiĉus!“