Saltu al enhavo

Paĝo:Bandlow - Nord-germanaj Rakontoj, 1924, Scheerpeltz.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

30

„Do, tiukaze ĉio estas en ordo! Kontraŭ du fenestretoj vi ne protestos, ĉu jes, Kurr?“

„Se sinjoro pastro opinias tiel, eble devos esti tiel!“

„Bone! Poste mi ĉion laŭvice skribos. Kaj nun ni ĉiuj tri iros en gastejon kaj manĝos anserrostaĵon, ni honeste gajnis ĝin, kaj botelo da vino ankaŭ restos por ni ĉe tiu ĉi afero!"

Kiam poste ili pace kaj konsente laboris inter la ostoj de la ansero, la gastejmastro devis skribi jenan leteron:

„Estimata sinjoro! Edimus nunc anserem carptum!"

La vilaĝanoj subskribis tion ĉi, kiam la pastro estis dirinta al ili, ke tio signifas proksimume la jenon: „Ni mem senplumigis la anseron kaj formanĝis ĝin.“

Tiun ĉi leteron la domservisto alportis al la advokato kaj krom ĝi ankaŭ faskon da anserostoj envolvitaj en gazetpapero. La domservisto poste rakontis, ke dum la legado kaj rigardado la kolo de l’ sinjoro advokato subite longiĝis, kaj ŝajnis, ke li nur pene povis gluti, kiel kokino, kiu ne povas engluti kolbasŝelon.