33
Li ridis per la tuta vizaĝo kaj viŝis sian buŝon pro antaŭsento.
„Diru al mi, kia besto ĝi estas?“ demandis Lino, kiu dum sia vivo ankoraŭ vidis nek omaron, nek kankron. Por ĉiu tio estos komprenebla, se mi rakontos, ke jam de multaj jaroj regis la kankropesto, kiu devenis de la vaporŝipoj kaj de la multaj grandaj fabrikejoj kaj ankoraŭ aliaj diablaj eltrovitaĵoj, pro kiuj niaj vilaĝanoj perdas sian prudenton kaj la kankroj ricevas la peston.
Karlo Stannarius ricevis post la demando de Lino — kvankam ne la kankropeston, tamen ŝercan ideon.
„Kia besto ĝi estas, vi demandas? Nu, ĝi estas orakolo!"
„Orakolo? Kio estas tio?“
„Nu, orakolo origine estas greka idolista dio, kiu faras la veteron kaj ĉion akurate antaŭscias, precize tiel, kiel nun la poŝto, kiu ja ankaŭ komencas antaŭdiri la veteron, aŭ kiel nia kartodivenistino kun la lipharoj. Tia orakolo scias pri ĉiuj aferoj de la aliaj homoj kaj malfermegas la pordojn de ĉiuj sekretoj tiel, ke ĉiu povas enrigardi. Vidu, Linjo, tiu ĉi besto scias antaŭe, ĉu la kuiristino, kiu kuiros ĝin, havas sekretan fianĉon, ĉar se ŝi havas tian, la besto pro honto fariĝos tute ruĝa.“
Dirante tion ĉi, Karlo Stannarius faris tiel senkulpan mienon, kiel nur al li estis eble fari. Linjo estis bona knabino, sed ne havis pli multe ol puran konsciencon kaj pian, naivan