Saltu al enhavo

Paĝo:Bandlow - Nord-germanaj Rakontoj, 1924, Scheerpeltz.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

36

radizon de ekstere. Adamo ricevis anstataŭ la paradizo antaŭtukon. Multa tio ne estis, sed tamen io, kaj por vi ankaŭ restis iometo; mi alportis por vi ion kroman. Lino, vi ja scias - - , sed nun venu, sinjoro Stannarius, ni tie ĉi ne bezonas resti, virino ĉie volonte vidas la virojn, nur ne en sia kuirejo."

La maljuna sinjoro reiris en sian ĉambron, Stannarius iris en la apotekon, kaj Lino preparis la kompenson. Ŝi tranĉis panon kaj ŝmiris ĝin per butero, kaj sur teleron metis grandan, fumumitan angilon, kiun sinjoro Bok ankaŭ dediĉis al sia farmaciisto. Estis angilo tiel dika kaj longa kiel hundovipo, grasa blanka angilo; la koro ekĝojas ĉe tia ekvido, kaj la homo forgesas pri ĉiuj teraj mizeraĵoj.

Karlo Stannarius sidis ĉe la tablo, atendante la venontan ĝojon, kaj klaketis per la tranĉilo, kiun li — kiam poeziemo ekkaptas lin — nomas sian fer-fianĉinon. Nun li kantetis antaŭ si:

Vi glavo en la dekstra mano.

Vi tranĉos tuj en ŝink’ kaj pano. Nun li aŭdis, ke la pordo malfermiĝas, sed li ne vidis, ke Hajdi suprensaltas sur Linon, ĉar la hundo certe jam antaŭe volis havi sian parton de la vespermanĝo, kiam ĝi flaris fumumitan angilon.

„Hoha!“ kriis Lino pro ektimo, kaj la angilo glitis de la telero. Hajdi tuj volis kapti ĝin, sed ricevis tian puŝon de la kalkanumo de Lino, ke ĝi turniĝis ronden; ĉar Lino havis ĉe sia korpo brakojn kaj piedojn, kiuj estis de