37
bona speco, kaj se iu ricevis per ili ekbaton inter la ripoj, li ĉesis ridi. Lino havis tiom da spiritĉeesto, ke ŝi per la sama piedo, en la sama momento, ŝovis la angilon sub la apotekan tablon por recept-skribado, kaj tio estis ĝustatempe farita, ĉar Hajdi tuj realkuris kaj ekscitite bojis en la direkton, kie ĝi flaris la angilon, kaj Lino malbenis la hundojn de la tuta mondo, kiam ŝi alportis la buterpanojn en la ĉambreton de sinjoro Stannarius, kie li ludis kun sia ferfianĉino.
„Pro kio la hundo tiel bojas?“ demandis li.
„Orakolo tio ne estas“, respondis Lino, kaj denove ekpensis pri la historio de la unua peko en la paradizo, tiu historio ĉirkaŭiris en ŝiaj pensoj de post la konsolaj vortoj de sinjoro Bok, kaj nun ĝi staris antaŭ ŝiaj okuloj kun ĉiuj detaloj. „Ne“, diris ŝi, „orakolo tio ne estas. Jen io ensaltis kun mi tra la pordo de la apoteko, kaj tio ŝajnas al mi esti vipero, sufiĉe granda serpento."
„Rapide for la hundon, por ke ĝi ne estu mordata!" kriis Stannarius, kiu en la plej malfacilaj situacioj ne perdis la konscion, kaj nun proprapiede saltis supren sur la apotekotablon kaj kriis „helpu“!
„Jen vidu“, pensis Lino forirante, „tion vi ricevis por via orakolo!"
Sed en la koridoro ŝi haltis kaj rigardis tra la koridora fenestro en la apotekon kaj vidis, kiel la farmaciisto super la tablorando esplore rigardis, kie la serpento estas. Tiu ĉi ne moviĝis, tial li tre singardeme reiris mal-