Saltu al enhavo

Paĝo:Bandlow - Nord-germanaj Rakontoj, 1924, Scheerpeltz.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

38

supren de la tablo, kaj ekpreninte la plej pezan pistilon, li klinis sin por rigardi la monstron. Kaj nun li klare vidis la voston de la danĝera fibesto, kaj li tuj sciis, kion oni devas fari en tiaj cirkonstancoj kaj en tia situacio.

Ĉu ekpreni? Ne, por tio li ja ĝentile dankas, li ne volas esti mordata. Ne! Se nur la besto ne forkuros, li ja scias, kiel regali ĝin! Sur la piedfingroj li iris al la boteloj, kie estas konservata veneno, kaj konstante rerigardante, ĉu la serpento ne kuras post li — dank’ al Dio, ne! — li prenas malsupren la grandan botelon da kloroformo, eltiras la ŝtopilon kaj singardeme rampas al la tablo. Efektive, tie ankoraŭ kuŝas la fibesto, kvazaŭ ĝi intencus ekloĝi tie ĉi.

„Preta al batalo! Kun plenvaporo antaŭen!" kriis li, kaj pliĉ-plaĉ la serpento ricevis en la vizaĝon verŝon da kloroformo, per kiu oni bone povus liberigi de la teraj suferoj tutan regimenton da soldatoj.

Li saltis malantaŭen kaj malfermis rapidege pordojn kaj fenestrojn. Lino staris ekstere kaj tenis sian korpon pro ridegado, kaj kiam ŝi iom rekonsciiĝis, ŝi alvokis sinjoron Bok, por ke li savu sian farmaciiston el tiu mortodanĝero.

Sinjoro Bok ĵus venis en la momento, kiam Karlo Stannarius per bastono penis eligi la serpenton el sub la tablo, kaj li kiel ankaŭ Lino vidis, ke Karlo tenas en la dekstra mano la pistilon preta por ekbato.