Ĉi tiu paĝo estas provlegita
39
Sed li ne ekbatis, kiam la fumumita angilo aperis. Lino nun prenis ĝin ĉe !a vostpinto, kaj tenante ĝin for de si, pro la bona kloroformodoro, ŝi forportis ĝin. Hajdi nun ankaŭ ne plu volis ĝin, ĝi plene perdis apetiton je fumumita angilo, precipe por tiamaniere odoranta frandaĵo.
Sinjoro Bok, starante en la ĉambreto, ne povis fari ion alian ol ridi kaj ridi, ĝis kiam li fine forviŝis la larmojn el la okuloj kaj diris:
„Tion Lino al vi bone repagis! Ho, griza kateto! Tiamaniere vi tre rapide perdis ĉion, kion mi alportis al vi de la Norda Maro! Vi ankoraŭ ofte pensos pri la kloroformita angilo kaj la cirumita omaro, se vi ree intencas petole mokadi servistinojn!"