Paĝo:Bandlow - Nord-germanaj Rakontoj, 1924, Scheerpeltz.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

taglaboristoj kun multaj infanoj, kaj tie loĝas ankaŭ la gurdisto Peplin, ĉe kiu hodiaŭ edziĝo estos festata.

Kiu volas eniri tiun subteraĵon, devas paŝi tra malvasta irejo inter la domoj sur danĝerplenaj ŝtonŝtupoj malsupren kaj devas treege atenti por ne fali.

„Estas eble speco de ĉifonula edziĝo!“ diris la preĝej-servisto, kaj la pastoro faris moveton per la kapo kaj mano, levetis la ŝultrojn, simile kiel oni faras ĉe komercisto, se oni volas vidigi, ke la prezo por iu objekto estas iom tro alta.

„Iun havaĵon la homo tamen devas posedi, ĉar alie li certe ŝparus la kostojn de hejma solenigo de l’ edziĝo.“

Kiam ili fine atingis la strateton, kiu kondukas malsupren al la loĝejo de Peplin, ili vidis lin tie staranta kun sia gurdo, kaj la preĝej-servisto eltiris sian poŝtukon por kaŝi en ĝi la ridon, kiam la viro nun komencis ekludi: „Mi estas la malgranda poŝtveturigisto“. Kaj nun marŝis Peplin antaŭ la ekleziuloj. Estis la unua fojo, ke oni per tia maniero solenis ilian eniron en edziĝofestan domon. Nur la katoj en la kortoj de l’ najbaraĵo ne havis komprenon por tiel signifoplena momento, pro la sonoj ili provis rampi supren sur la muroj.

En la ĉambro la pastoro petis la maljunan viron, ke li nun ĉesu ludi, kaj al la preĝejservisto li mallaŭte diris, ke ili nun forlasos la enkondukan kantadon: „En ĉiuj miaj faroj“,