43
Ili ĉiuj prenis, kaj kiam la pastoro prenis de la dekstra kuko kaj prove ektrinkis de la kafo, li tuj remetis la grandan tason. Li jam trasuferis multajn kafojn, sed io simila ankoraŭ ne venis sub lian nazon kaj en lian buŝon. Pro malnova sperto li nun entrempis la kukon, kaj pacience li manĝis kaj trinkis kiel viktimo de sia ofico, la preĝej-servisto same.
„La kafo estas forta!" diris Peplin, afable movante la kapon kontraŭ la pastoro. „Mi ja diris al mia edzino, ke ŝi bone preparu ĝin! Estas ja la festotago de mia Anna!“
„Mi enmetis ja ankaŭ du paketojn da cikorio!" diris sinjorino Peplin.
„Nura kafo ja estas malsaniga", aldiris la pastoro. „Ĝi pereigas la homon. Estas en ĝi veneno, kiu estas nomata kofeino, tial la kafo malsanigas la homojn kaj faras ilin nervozaj!"
„Nu, pri tio mi ne povas miri“, opiniis modeste Adam Kraus, la balailfaristo. „Venenaj bestoj laŭdire estas ja ĉie, ekzemple triĥinoj kaj tenioj. Kaj la mikroskopoj laŭdire estas ja same danĝeraj kiel la tenioj, laŭ eltrovo de la sciencistoj. Entute tiuj sciencistoj! Mi pensas, se ili ne havus sian sciencan scion, ili estus tiaj ŝafkapoj[1], kiaj ni estas, sed mi ja eble eraras pri tio ĉi!“
„Ho, kiom ofte la homoj facilanime venigas
al si malsanojn kaj mizeron", la pastoro rekomencis, kontenta, ke li povis daŭrigi la
- ↑ Germanismo por malsaĝuloj.