Saltu al enhavo

Paĝo:Bandlow - Nord-germanaj Rakontoj, 1924, Scheerpeltz.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

46

intencis, kvankam ili tre gajiĝis pro mia kantado; sed ne estas bona amikeco, se unu homo ebriigas alian. La viroj forprenis nun de mi la gurdon kaj mem ludis ĝin tute tiel, kiel la abomenaj stratbuboj, kiuj ankaŭ tuj ĉeestas, se oni ne bone atentas; ili vere ne estas io pli bona ol duonaj simioj. Mi sentis min morte malbone, sinjoro pastoro, tiel multe mi estis drinkinta. Ŝajnis al mi, kvazaŭ en mia korpo oni seninterrompe malfermus kaj refermus pluvombrelojn; mi devis iom iri en la freŝan aeron kaj kunprenis la bastonon. Senkonscie mi zigzage marŝis laŭ la reloj, ĉar estis tute mallume. La luno ne estis lumigita tiun ĉi vesperon, ili forgesis tie supre alverŝi petrolon aŭ ne bone purigis la meĉon. Mi ekpaŝis la relvojon kaj — klak, falis la sinjoro teren, kaj la bastono saltis el mia mano! Nun diru ion, sinjoro pastoro! — Mi kuŝis sur la reloj kaj sciis kaj aŭdis laŭ la bruo, ke la vagonaro alkuregas, mi sentis la danĝeron, volis leviĝi, sed ne povis. La malvarma ŝvito gutis de mi, mi scias tion, mi sentis same, kvazaŭ homo, kiu estas kloroformita per morfino kaj ne povas helpi al si, estis stato pli terura ol tiu de turmentito en la terurkamero. Mi scias ankoraŭ, ke mi — laŭ mia opinio — eldiris mian lastan preĝon: Sinjoro pardonu al mizera homo! tiam mi aŭdis la muĝegon jam proksima, jen ekfajfas la lokomotiva fajfilo, ĝi ne ĉesas fajfi, kaj poste homoj komencas kuradi ĉirkaŭ mi, kaj nun ili ekkaptas min kaj fortiras min de la reloj. Kaj kiu do malhelpis, ke mi