La ventego kriegis kaj bruegis dum la malluma nokto kaj blovege pelis la foliojn antaŭ si. Kia sonado estis en la aero! De malproksime venas la ventego, el la regiono, kie estas la altaj montoj kaj la granda akvo, el la malvarmo mordo. Ĉio, kion ĝi ekkaptas survoje, devas kunflugi. Ĝi pelas la foliojn alten tiel, ke ili kirle flugas kaj en sia timo saltas unu super la alia. Jen ĝi permesas al ili dum momento rekonsciiĝi, ili opinias, ke nun ĉesis la sovaĝa pelado, ke ili povas trankvile malleviĝi teren – jen la sovaĝulo ree ekkaptas ilin kaj la ludo denove komenciĝas. Nun ĝi estas en la torfejo; tie ĝi trovas nenion, kun kio ĝi povus petoli, tial ĝi atakas pluvnubon, kiu ĵus volis ekpluvi – puŝegas en ĝian flankon, ĝis kiam ĝi tuj disflugas. Jen la blovulo venas en la arbaron kaj furiozas inter la arboj, kiuj ĝemas kaj krakas. Plia salto, kaj nun ĝi estas ĉe la lerneja domo, kiu staras kaŝita en arbetaĵoj inter la du vilaĝoj. Ho, kiel ĝi ĝojkriegas, ekvidante la malnovan kadukan domon! Tie ĉi mi devas eniĝi! Per ĉiuj pordoj ĝi bruegas kaj skuas ilin, provante malfermegi ilin. Sed vane. Eĉ ne la lignan
- ↑ El n-ro 3580 de „Universal-Bibliothek” de Philipp Reclam jun., Leipzig.