kovrilon de la luko en la frontono ĝi povas deŝiri, kvankam la rustiĝintaj hokoj preskaŭ ne plu povas teni ĝin. Sed almenaŭ ĝi klakas kaj frapegas per ĝi tiom, ke la edzino de la instruisto vekiĝas.
„Estas ja terura vetero!” ŝi diras mallaŭte, „ĉu vi maldormas, Fric?”
„Jes”, diras li same mallaŭte. Ili tre mallaŭte parolas, ĉar la plej malgranda infano, la plej juna el la ses idetoj, estas malsana. La unuaj dentoj volas eliĝi, kaj nun la infano havas febron.
Tra la fingrolarĝaj fendoj de la dompordo eniĝas la ventego en la domon, scivole ĝi eniĝas en la ĉambrojn kaj ĉirkaŭvojaĝas en ili. „Kia trablovo!” diras la virino, „se nur Linjo ne vekiĝas! Ha, kial oni ne rebonigas la domon ĉe ni, tie ĉi oni ja devas malsaniĝi!” Ŝi leviĝas kaj zorge kovras la maltrankvile dormantan infanon.
Tra la fendoj de la nebone fermiĝantaj fenestroj la ventego eliĝas, ĵetas la nefirmajn lignokovrilojn kontraŭ la fenestroj, kaj jen ĝi ekvidas belan truon en la pajlotegmento. Jen estos granda amuziĝo! Ĝi komencas ŝiri kaj sublevi – vere, nun estas eble al ĝi, forŝiri la duonan kovraĵon de la tegmento. La malnovan, duone putriĝintan pajlon ĝi disŝiras kaj per la pecoj petolas. Ĝi pelas ilin ĉiam antaŭ si, jen ree alten ĝis la pluvnuboj, jen malsupren. Grandan pecon ĝi ĵetas sur la kapojn de du viroj, kiuj ĵus eliras el la vilaĝo kaj kiuj havas nigrigitajn vizaĝojn.