Paĝo:Belga Esperantisto - Aŭgusto 1909.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

en la sekvantaj kongresoj de Cambridge kaj Dresdeno ili ree kunvenis kaj en la lasta kunveno en Dresdeno, oni starigis la Internacian Esperantistan Farmaciistan Asocion (I. E. F. A.). Dum la Va, en Barcelono okazonta kongreso, la farmaciistoj eĉ aranĝos kongreseton kies programon oni povas legi en la nuna numero de nia ĵurnalo.

Kial Esperanto ne sukcesus ĉe la farmaciistoj ? Laŭ mia opinio Esperanto estas utila kaj necesa afero ĉe niaj kunfratoj kaj certege la enkonduko de nia helpa lingvo ĉe la farmaciistojn estas tre ebla.

Mi ĉeestis pli ol unu sciencan kaj farmacian kongreson kie la anoj, kunvenintaj el diversaj landoj kaj mondpartoj ne povis tute bone interkompreni sin ; kaj tiamaniere komunikaĵoj eble tre interesaj, estis perdataj por la plej granda parto de la kongresanoj. Kio pli facila, kio pli praktika ol unu komuna lingvo, komprenata de ĉiuj farmaciistoj, kiam ili el ĉiuj mondaj partoj kunvenas por priparoli siajn sciencajn kaj profesiajn interesojn ?

Antaŭ kelka tempo mi estis ano de la redaktistaro de la farmacia revuo « Journal de Pharmacie d’Anvers ». Nia revuo interŝanĝiĝis kun multaj eksterlandaj profesiaj revuoj kaj ĉiumonate ni ricevis ĵurnalojn eksterlandajn eldonitajn en diversaj naciaj lingvoj.

Kiel ofte ni komprenis, per la titoloj de diversaj artikoloj, ke tiuj verkoj estis multege interesaj por ni kaj tial ke ili estis verkitaj en rusa, pola, sveda, dana, rumana, japana lingvoj, ni povis nek legi nek traduki ilin por komuniki ilian enhavon al la legantoj de nia revuo. Estas certega kaj nediskutebla veraĵo ke se ni estus povintaj verki rezumon aŭ tradukon de tiuj verkoj por nia ĵurnalo, nia revuo estus fariĝinta multe pli interesa kaj niaj legantoj estus pli bone instruitaj pri la novaĵoj de la scienca kaj profesia tutmonda movado.

Farmaciisto estas homo kiu pro sia profesio estas preskaŭ ĉiam hejme ; kompreneble li havas inter la laborado multajn liberajn momentojn kiujn li povas tre profiteme utiligi per lernado de Esperanto, per korespondado kun eksterlandaj kunfratoj, per verko de sciencaj aŭ profesiaj artikoloj interesantaj la tutmondan farmaciistaron. Tiamaniere li fariĝos utilulo por siaj kunfratoj kaj li mem plivastigos sian sciencon kaj trovos en la uzo de Esperanto amuzan kaj profitan temppasadon.

Ekzistas jam en la mondo sufiĉe da Esperanton komprenantaj Farmaciistoj por starigi potencan Internacian Asocion ; bedaŭrinde ĉiuj tiuj fortoj estas solaj, ne unuigitaj.

La celo kaj la tasko de I. E. F. A. estas unuigi tiujn perditajn fortojn kaj igi ke la tutmonda farmaciista anaro laboru por la bono de ĉiuj kunfratoj.