Paĝo:Belga Esperantisto - Aŭgusto 1909.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tial ni esperas ke nia alvoko estos represata en ĉiujn esperantajaj gazetojn kaj ankaŭ —— per la zorgo de nin diverslandaj kunfratoj — tradukita kaj enpresita en la naciajn farmaciajn revuojn, por ke baldaŭ nia I. E. F. A. progresu kaj kalkulu membrojn en ĉiuj landoj eĉ en ĉiuj urboj de la tero. Tiam la farmaciistoj ankaŭ estos pruvintaj ke ili estas homoj progresemaj kaj praktikemaj.

Oscar Van Schoor.

Antverpeno, la 28an de Julio 1909.


La skribsistemoj de l’blinduloj

Dum la Januara monato de l’nuna jaro, la blinduloj kaj tiflofiloj festis en Parizo la centjaran datrevenon de la naskiĝo de Ludoviko Braille, kiu, ĉirkaŭ la jaro 1825 verkis la reliefan punktalfabeton por la blinduloj.

Blindulo li mem, kaj lernanto en la blindulejo de Valentin Hauï, fondita en la Franca ĉefurbo, li konis per eksperimento la difektojn de la linia litersistemo de la majstro : malfacileco kaj malrapideco por la legado : neebleco por la skribado. Vane Klein kaj Hall estis jam klopodintaj por ĝin plisimpligi, plifaciligi, la rezultatoj estis kvazaŭ nulaj. La jam rimarkinda progreso de la blindulinstruado ĉiutage pli kaj pli montris la necesecon de la skribado, kaj de pli rapida legado.

Blindiĝinta oficiro Barbier komprenis, ke, por ebligi la skribon, oni devus anstataŭi la liniojn per punktoj, kaj li verkis originalan punktan alfabeton, kiu tute ne similis al la ordinara alfabeto de l’ viduloj estis por tiuj ĉi tute ne legebla. Plie la literoj estis tiel grandaj, konsistis el tiom da punktoj senorde aranĝitaj, ke vere la trovaĵo ne taŭgis. Sed ĝi enhavis taŭgan principon, kiun elĉerpis la juna Braille kaj kiu lin kondukis al la elverko de la punkta litersistemo, kiu poste devis almiliti la blundulmondon. Jen tiu principo simpla : la fingro palpas pli facile, pli klare punktojn ol liniojn, jen por la lego ; estas pli facile fari reliefe punktojn ol liniojn, jen por la skribo. Post la elĉerpo de tiu principo el la Barbiera sistemo, Braille nur devis ĝin plisimpligi, pliordigi por ke la legado kaj skribado fariĝu pli klaraj kaj pli rapidaj ; li plene sukcesis : la plej granda litero konsistas nur el ses punktoj ; la aranĝo de la punktoj estas pli regula ; la 40 literoj formas kvar seriojn, ĉiu de 10 literoj ; la 2a, 3a kaj 4a serioj devenas de la unua per almeto de unu aŭ du punktoj. Krom la 40 literoj estas ebla fari 24 signojn, el kiuj oni kelkajn prenis por la interpunkcio. La ciferoj kaj ĉiuj aritmetiksignoj, kiel ankaŭ ĉiuj la muziksignoj, estas skribataj per la samaj 64 signoj ĉar nenia konfuzo povas okazi.