Paĝo:Belga Esperantisto - Aprilo 1909.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Respondo al Sro Swagers.

Mi dankas Sinjoron Swagers pro la ĝentileco de lia artikolo, sed mi petas permeson respondi kelkajn vortojn al la kritikoj, kiujn li faris pri mia cirkulero. La unua kritiko estas ĝusta ; efektive, mi dissendis en Eŭropo proksimume 1500 cirkulerojn, kaj ricevis aliĝojn nur de 8 Angloj, 1 Bohemo, 1 Bulgaro, 2 Danoj, 30 Francoj, 24 Germanoj, 2 Hispanoj, 2 Holandanoj, 2 Italoj, 1 Polo, 2 Rusoj ; sume 75. Tial ke por eldoni ĵurnalon nur 16 paĝan sen tro granda perdo de mono, mi bezonus 200 abonantojn, mi forlasis mian intencon. Estas iom domaĝe ; ĉar inter la respondintoj troviĝas konataj esperantistoj (inter ili 9 membroj de la L. K., kun kiuj diskutado estus fruktodona) ; sed tial ke mia projekto ne sukcesis, mi opinias ke mi ne havas rajton citi ies ajn nomon. La 2a 3a kaj 4, kritikoj ne akordiĝas kun la 1a. Efektive, gazeto, kiun abonus 200-399 esperantaj diplomitoj, ne povas sen trograndigo esti nomata publika esperanta disputejo, kaj tial ke unu liberala ĵurnalo ne povas stariĝi, oni ne devas timi tiun multiĝadon da disputaj organoj, ke la granda publiko sin amuzos pri tio.

Sro Swagers diras ankaŭ ke ordinara samideano (nediplomita) okaze povas havi pli simplan, kaj praktikan ideon ol li. Sed nenio malhelpas ke tiu samideano konigu sian ideon en la ĵurnalo ; kaj la diplomitaj estas certe kapablaj ĝin juĝi, precipe post unujara uzado. Tial mi ne komprenas kial Sro Swagers diras ke mia projekto ne estas sufiĉe ĝenerala. Laŭ mi, la nunan krizon naskis la fama frazo pri la fundamento « kiu devas resti severe netuŝebla, eĉ kune kun siaj eraroj. » Tiu frazo indignigis ĉiujn ilin, kiuj opinias ke nenio en la mondo povas ekskuzi nekorektadon de eraro ; kaj mi tre deziras ke fariĝu videbla ke ĝi ne plu ekzistas, kaj ke esperante, kial io ajn, estas plibonigebla. Kiamaniere evoluo, pri kiu oni teorie konsentas, povas efektiviĝi, ne rompante la necesan unuecon ? Ŝajnas al mi ke sola taŭgas la eksperimenta metodo, kiun mi proponis. Oni devas akcepti la nunan Akademion kiel regulantan de la lingvo. Estus danĝere postuli Akademion starigotan per votado. Efektive, oni ne povus rifuzi al estontaj esperantistoj rajton, kiun la nunaj estus ĝuintaj ; sekve ni estus altirataj al periodaj votadoj, kun ilia malbela sekvantaro da intrigaj kaj personaj atakoj. Baldaŭ la politiko sin intermiksos (kie ĝi nune ne sin ŝovas ?) kaj, plej malbona afero, internacia politiko, kie ŝovinismo ludos eble pereigan rolon. Do mi tute konsentas kun la lasta frazo de Sro Swagers. Sed kiamaniere la Akademio povos kontentigi la progresulojn, se ĝi ne konas iliajn dezirojn, kaj se antaŭa praktika elprovo ne montris tiujn dezirojn akceptindajn ?

Nune la solaj mastroj de Esperanto estas la redaktistoj de l’ĉefaj esperantaj ĵurnaloj. Tro maljuna por min iluziivi, mi