Paĝo:Belga Esperantisto - Januaro 1909.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

unu el la plibonigitaj maŝinoj, ekzemple en Germanlando, jam produktas la trioblon ; alia, en Usono, ankaŭ. Tamen, ambaŭ maŝinoj ne similas plu je la originala tipo ; pli mirinde ! la Usona kaj la Germana maŝinoj estas iĝintaj eĉ tute malsamaj. Nu, tiu malsameco estas negrava afero por la industrio : produkti estas tie ĉi la celo.

Rilate al lingvo nacia aŭ internacia, interkompreni estas la celo. Male je supra ekzemplo pri maŝino, la plej logikaj, la plejbonaj ŝanĝoj, proponataj en iu lingvo, estas senvaloraj, se ili ne estas samtempe aprobataj kaj akceptataj de la tuta lingvanaro ; senĉese, obstine farate, kaj ĉiufoje nur de kelkaj personoj akceptate, tiaj ŝanĝoj rekte kondukus al la Babela turo. Do, nur per nia ĝenerala interkonsento la internacia lingvo ŝanĝiĝos.

Senfinaj diskutoj disŝiris kelkajn Esperantistajn grupojn : la Pariza Delegacio estis ektrovinta, ke Esperanto ne estas perfekta…

De tiu momento kelkaj malkontentuloj kriadis : Jen ! ni diris tion ankaŭ ! — Kaj, forgesante la mil neperfektaĵojn de naciaj kaj eĉ de falintaj internaciaj lingvoj, ili senkore atakis la mirindan kreitaĵon de nia respektinda majstro, kiu… — pri tio ili neniel atentis ! — de la komenco modeste konfesis, ke vere Esperanto estas perfektigebla, kiu neniam diris la malon ! (Vidu la « Fundamento de Esperanto. »)

Oni penis plibonigi, oni prezentis alian lingvon.

Nu, se pro neperfekteco oni forlasus lingvan sistemon jam uzatan de pli ol cent mil personoj, por poste provi enkonduki alian sistemon (ankaŭ ne perfektan !) uzotan de aliaj miloj da personoj, la vera tutmonda lingvo neniam ekzistus : ĉar oni eterne povos plibonigi.

Interkonsento ! tio estas la morala fundamento de internacia lingvo, kaj la veraj progresemuloj estas tiuj, kiuj deziras plibonigi Esperanton, atentante precipe pri la organizo kaj la konservo de tiu interkonsento.

Por efektivigi tian progreson, ni havas ĉion bezonon. Kaj tion tre bone komprenis la fidelaj Belgaj Esperantistoj, kiam ili voĉdonis la tagordon de la 20a de Septembro lasta. (Vidu Nojn 1-2 de B. E. paĝo 13a.)

Ĉu ne la jena propono estis unuvoĉe akceptita de la Dresdena Kongreso :

« La tasko de la Lingva Komitato estas zorgi pri la konservado de la fundamentoj principoj de la lingvo kaj kontroli ĝian evolucion. Ĝi do esploras ĉiujn lingvajn demandojn kaj solvas ilin laŭ la suprediritaj principoj. Neniel la Fundamento, nek la Lingva Komitato povas esti baro por la normala evolucio de la lingvo, kiun ili, kontraŭe, certigas. »