Paĝo:Belga Esperantisto - Januaro 1909.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Por forigi la malutilojn de la grandnombreco de la L. K., oni elektis el ĝi Superan Komision aŭ Akademion enhavantan 18 membrojn. El tiuj ni nur citu Boirac, Bein, Cart, Grabowski, Moch, Saussure, Nylen, Mybs, Villanueva k. t. p., kiuj ĉiuj estas fidelaj Esperantistoj kaj fidindaj kompetentuloj.

En la fino de sia fama raporto, So K. Bein esprimas la deziron, ke la tuta Esperantistaro helpadu la L. K. La celo de ĉi tiu artikolo estas la baldaŭa efektivigo de tiu deziro, per simpla kaj praktika organizo de tiu helpado.

Fidelaj ni estas, neprogresemaj neniel ! Tial ni volas garantii la regulan evolucion de Esperanto, dum kelkaj malfideluloj elpensas eble multegon da novaj lingvaj sistemoj. (En iu urbo, areto da malfideluloj jam propagandas tri malsamajn sistemojn ; ĝoje ni antaŭvidas la tempon, kiam ĉiu el tiuj ŝanĝemuloj havos specialan internacian lingvon… por sia persona uzado !)

1e Antaŭ ĉio, ni forigu la diskuton pri lingvaj demandoj el ĉiu grupa kunveno. La sperto pruvis sufiĉe, ke tiaj ofte enuigaj diskutadoj nur efikis ke la plejmulto