Paĝo:Belga Esperantisto - Julio 1909.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Laŭ tiu senco la Ligo ageme laboradis, kaj mi havas la plezuron konstati ke nia movado efike prosperas. Efektive, dum la Septembro monato de 1908 la B. L. E. kalkulis 14 aliĝintajn societojn ; post la okaz­inta skismo la grupoj de Ixelles, Laeken, Spa kaj Verviers eksiĝis sed 10 novaj grupoj aliĝis, tiamaniere kaj ĝi enhavas nune 20 grupojn.

Kiel mi diris, la Esperantista Societo el Verviers eksiĝis, sed multaj el ĝiaj grupanoj ne akceptante reformeman programon tuj starigis novan societon sub la titolo « Esperantista grupo ». Dank’ al ĝi kaj al ĝia agema prezidanto, S-ro Parotte, la Belgaj esperantistoj kunigas hodiaŭ en la gastema urbo Verviers, kaj salutas la unuan belgan kongreson.

La morto forprenis S-ron profesoron Massau, kaj S-ro A. Lecointe pos­tulis la forstrekon de sia nomo el la nomaro de la honoraj komitatanoj. Aliparte ni havis la plezuron enskribi kiel honoran membron S-ron D-ron V. Desguin, Skabeno de la Publika Instruado en Antverpeno.

Tiamaniere la honora komitato kalkulas 11 membrojn.

La ĉefa fakto okazinta dum la konsiderata periodo estas la apero de belga esperantista gazeto. Sub la titolo « Belga Esperantisto » aperis dum la monato Novembro revuo, eldonata en Antverpeno. Tiu ĉi ĵurnalo estas tre utila por la propagando, ĉar de du jaroj Belgino ne plu havis espe­rantistan organon. La celo de « Belga Esperantisto » estas propagandi nian karan lingvon ; ĝi estas samtempe ligilo inter la belgaj kaj ekster­landaj samideanoj, ĝi ne okupas sin pri reformoj kaj enhavas tre ŝatind­an literaturan fakon.

La Antverpena Grupo Esperantista, la Verda Stelo (Antverpeno), la Berchema grupo, Booma grupo, Pioniro kaj grupo Zamenhof (Bruselo), Verda Flago (Mariaburg), Antaŭen (Beyne-Heusay), la Fidelaj amikoj de Zamen­hof (Belga Moresnet), Amikejo (Neŭtra Moresnet), la Esperantista Grupo el Huy, la Stelo Matena el S-ta Trudo kaj la Verviers Esperantista Grupo sume 14, sendis al mi raporton pri siaj agadoj.

El tiuj raportoj mi konkludas ke oni organizis dum la pasinta jarperiodo 26 kursojn, kaj ke ĝenerale ĉiuj bone sukcesis. En la plimulto da lokoj la Komunumestraro permesas uzi senpage la lernejojn por organizi la instruadon.

Mi devas rimarkigi ke nur ĉe la Antverpena Grupo la kursoj estas farataj de diplomitaj profesoroj.

La grupo « Pioniro » (Bruselo), organizis ĉiusemajnan kunvenon, dum kiu laŭvice, la anoj faris paroladon. Tiu ekzemplo estas tre laŭdinda. Tre imitinda estas ankaŭ la klopodoj de nia malnova samideano, S-ro Witteryck, kiu faras kursojn por la Bruĝa instruistaro.

La « Verda Stelo » (Antverpeno) meritas specialajn gratulojn por sia agema kaj nelacebla propagando.

La novstarigita grupo « Zamenhof » (Bruselo) kvankam ankoraŭ juna antaŭvidigas tre bonajn rezultatojn, dank’ al l’ agemeco de nia fervora amiko, S-ro Abato Richardson.

Beyne-Heusay, Berchem, Boom, Huy, Verviers kaj aliaj grupoj disting­iĝas per agema propagando kaj efikaj klopodoj.

Konsiderante la aran rezultaton, oni devas konstati ke Antverpeno estas nuntempe la ĉefa centro de la esperantista movado. Estas do prave ke ĝi estas kvazaŭ la sidejo de la Belga Ligo.

La ĉefa tialo de la prospereco de la grupoj de Antverpeno kaj ĝia ĉirkaŭaĵo estas la disdono de « Belga esperantisto » al ĝiaj membroj. Post la kursoj, tiuj ĉi daŭrigas sin perfektigi legante la ĵurnalon ; samtempe ili sin interesas pri la tutmonda esperantista movado. La rezultato estas ke la grupanoj restas fidelaj, kaj ilia nombro senĉese pligrandigas. La abonprezo estas enhavanta en la jara kotizaĵo.

La protokoloj pri la komitataj kunvenoj, presitaj en « Belga Esperantisto », montras ke la Komitato sin okupis pri gravaj demandoj, inter aliaj pri