Paĝo:Belga Esperantisto - Septembro kaj Oktobro 1909.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

abonantojn. Speciale ni kalkulas sur la grupoj, plenfide esperante ke iliaj membroj, are, abonu, nian ĵurnalon. La Antverpena Grupo Esperantista, La Verda Stelo, la Suda Lumo, Suno (hebrea grupo esperantista) el Antverpeno, — La Berchema Grupo, la Verda Lumo (Berchem), — Laboro (Borgerhout), — Esperantista Grupo de Huy, — la Verda Flago (Mariaburg) kaj La Planta Grupo (La Plante, Namur) estas fiksintaj sian kotizaĵon tiamaniere, ke ĝi enhavas samtempe la abonkoston por Belga Esperantisto.

Kial ĉiuj esperantistaj grupoj belgaj ne sekvus tiun ekzemplon? Ĉu tio, kion faris la diritaj societoj ne estus ebla ĉe la aliaj? Ĉiu, kiu fariĝas Esperantisto, devas per la fakto mem, partopreni en la esperantista movado, sin interesi pri la propagando, kaj ĝin materie subteni.

Nu, nenia apogo estas pli necesa, pli efika ol tiu, farata al la nacia organo.

B. E.

Belga Ligo Esperantista

La proksima komitato kunveno okazos je Dimanĉo, la 21a de Novembro, en speciala salono de la « Café des trois Suisses », 10, rue des Princes et 21, Rue Fossé-aux-Loups, apud la Reĝa Teatro kaj la Centra Poŝtoficejo.

La komitatanoj kiuj deziras diskutigi temojn aŭ fari proponojn bonvolu konigi ilin al la subskribinto ; la tagordo estos definitive fiksata plej laste la 8an de Novembro.

— La delegitoj de la grupoj estas petataj konigi dum la kunveno la nombron de la anoj de sia societo, por ke oni povu difini ĝian kotizaĵon por la jaro 1909-1910, laŭ Art. 6 de la regularo.

La Prezidanto de la Belga Ligo Esperantista,
VAN DER BIEST-ANDELHOF.

La 5a Esperantista Kongreso
(Barcelono, 5-11 de Septembro 1909)

La 5a esperantista kongreso anonciĝis tre brile. Lia Reĝa Moŝto Alfonso XIIIa bonvolis akcepti la honoran prezidantecon de ĝi, kaj la organizintoj sukcesis varbi kiel altajn protektantojn Lian Princan Moŝton Karolo de Borbono, la Prezidanton de la Ministraro, ĉiujn ministrojn, plie kiel honorajn membrojn la Prezidanton de la provinca deputataro de Barcelono, la Ĝeneralestron de Katalunujo, la Provincestron, la Urbestron, la Rektoron de la Universitato, kune kun la