Paĝo:Belga Esperantisto - Septembro kaj Oktobro 1909.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tuta eminentularo de la Urbo kaj la redaktoraro de la ĉefaj Barcelonaj ĵurnaloj.

Aliflanke diversaj cirkonstancoj malfavore influis sur ĝin ; la sidejo de la kongreso estis tro ekstercentra ; la dato estis iom malbone elektita ĉar por diversaj samideanoj la libertempaj tagoj jam estis pasintaj, kaj ĉefe la okazintaĵoj de la monato Julio timigis multajn.

Spite tiuj malhelpaĵoj, la kongreso atingis tre honoran sukceson kaj kunigis pli ol 1300 aliĝojn. Ĝin ĉeestis 14 Belgoj : S-roj Van der Biest Andelhof, Van Schoor, Cuvelier, De Keukelaere (Antverpeno) ; — S-ro Abato Richardson, F-ino Moreau kaj S-ro Blanjean (Bruselo) ; — F-ino Marie Posenaer, S-ro Roe (Borgerhout) ; — F-ino Marie de Wolf, S-ro Karel de Wolf (Bruĝo) ; — S-ro Abato de Wolf (Ostendo) ; — S-ino Brutsaert (Watou) kaj S-ro Blaise (Loveno).

Mi estis en Barcelono de Vendredo vespere la 3a. Multaj kongresanoj jam estis alvenintaj, sed la granda afluo okazis la morgaŭan tagon. Kun ĝojo mi renkontis multe da malnovaj konatuloj, kaj plezure mi konatiĝis kun novaj amikoj.

La hotelo « Gran Hotel de Paris », proksime de la « Rambla de los Floros », gastigis dudekon da diverslandaj esperantistoj. Mi ĉiam agrable rememoros pri la agrabla semajno kiun en ilia aminda societo mi travivis.

Jam Sabaton, la 4an de Septembro, D-ro Zamenhof estis oficiale akceptita en la Barcelona urbhotelo, kune kun la komitato de la kongreso, la konstanta komitato kaj la akademianoj. La sekvantaro okupis kvar veturilojn, antaŭeniritajn de rajdantaj urbaj gardoj. Lia Urbestra Moŝto bonvene salutis nian karan Majstron, kiu afable respondis, dankante pro la bona akcepto.

Simile oni vizitis la Ĝeneralestron de Katalunujo kaj la Provincestron.

Laŭ la « provizora » programo (definitivan mi ne vidis) la solena akcepto de D-ro Zamenhof estis anoncita kiel okazonta en la Stacidomo, Dimanĉon je la 10a matene. Tiun punkton de la « provizora » programo la Komitato forstrekis, sed ĝi invitis la kongresanojn aliri la Palacon de Belartoj, kie oni akceptus nian karan Majstron. La esperantistoj amase plenigis la grandan, belege ornamitan halon, kaj trovis tie geknabojn, revenintajn de la lernejaj kolonioj, kun iliaj gepatroj kaj parencoj. Fine, D-ro Zamenhof alvenis kvazaŭ ne ekvidita en salono de la unua etaĝo, kie li estis salutata de S-ro Pujula. Akcepto tre, tre simpla. Poste la Majstro kaj la esperantista stabo eniris la halon, kie oni interŝanĝis kelkajn pliajn salutojn.

Verdire, oni atendis akcepton pli indan, pli solenan, ol tiu ĉi ; ĝi estis deziluziiĝo por la tuta ĉeestantaro.