Paĝo:Belmont - Sonoj Esperantaj, 1908.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ke mi montriĝu sopira, plora…
Forkuras mi kun sufero…

Mi ride trinkas… Mi trinkas vinon
Kun miaj larmoj miksitan,
Kaj mi rigardas, bela knabino,
Vian estonton, nube kovritan,
Kaj trinkas vinon…


Dum miaj jaroj junaj…
de Asnyk.

Dum miaj jaroj junaj
La tagoj estis pli sunaj,
Pli bela estis somer’…
Nun mondo iĝis alia,
Malĝoja ombro ia
Nun kuŝas super la ter’.

En miaj junaj jaroj
Belaj odoroj kaj klaroj
Fluadis el flor’ del’ am’…
Hodiaŭ vane la koro
Serĉas je tiu floro…
Nubego ĝin kovris jam.


PROGRESO.
de Asnyk.

Laboroj vanaj! vana plend’!
Senforta malbenado!
La formojn mortajn ia sorĉ’
Ne turnos al estado!

Per temp’ preniton al la temp’
Ne povas mond’ depreni!