Saltu al enhavo

Paĝo:Belmont - Sonoj Esperantaj, 1908.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Matene la brilo de suno enfalis…
La perlon de roso ĝi ŝtelas…
Kaj floro malriĉa en l’ ombro trankvila
La siajn foliojn ŝancelas…


*       *
*


de Ĉeslav Jankovski.

Kiomfoje mi ŝin demandadis,
Ĉu mi loĝas en sia koreto,
Ĉiam: „jes!” okuloj paroladis,
Ĉiam: „ne!” diradis la buŝeto!


PORTRETO.
de Ĉeslav Jankovski.

La amaso strata ĝojas
Ĉe fenestro de elmeto.
De la mia sinjorino
Tie staras la portreto.

Oni puŝas sin en strato…
Kaj disputas kritikisto
Pri beleco sinjorina,
Pri talento de artisto.

La maljuna konsilisto
Laŭdas „belan ĉi personon”…
Taksas laŭte sciemulo
En pentraĵo „sukan tonon”.

„Ĉu pentritan Vi ne konas?”
Iu trude al mi diras…