Kaj, sinjorino, mem cetere pensu,
Kiel de persaj madrigaloj laŭto
Prezentus mire en nia epoko,
Ĉe mia frako, en ĉi tiu raŭto!
Okazis unufoje, ke pork’ kaj simio
Terure disputadis pro io!
Flugas vorto post vorto malpaca, malbela:
„Vi estas ja tiela!”… „Kaj Vi ĉi tiela!”…
Kolere fajraj ili jam ne povas koni,
Kian nomon al la dua doni!
Fine la afero estas klarigita,
Ofendigo trafa ektrovita;
Unutempa sonas krio:
„Vi — la porko!” …„Vi—simio!”…
Vivis Paŭlo kaj Gaŭlo en dom’ tiu sama:
Paŭlo — supre kaj Gaŭlo malsupre loĝadis…
Paŭl’ neniun ofendis trankvila, pacama;
Plej sovaĝajn petolojn do Gaŭl’ elpensadis.
En la ĉambro li ĉasis: jen hund’, jen leporo;
Inter tabloj, tabletoj, li pelas kaj sonas
Kaj trumpetas kaj pafas; en ĉasa laboro,
Kriegante, saltante, laciĝon ne konas.
Paŭlo ĉion toleras; sed fine ne povas…
Iras suben al Gaŭlo, petegi lin provas:
„Kompatiĝu, sinjoro, kaj ĉasu pli mole,
Ĉar ĉe mi ĉiuj vitroj ekfalas senvole.”
Kaj Gaŭlo je ĉi tio: „Libera hometo
En sia dometo.”