Paĝo:Belmont - Sonoj Esperantaj, 1908.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Brulu sanktfajro!… Multaj pereos,
Sed nia estos bela estonto!

Iru antaŭen sangan batalon,
Pro idealo —
Marŝ, marŝ, rapide!…

2.[1]

El nia sango fluas lago,
Maron de larmoj ploris ni…
Sed venos tago de repago,
Juĝistoj tiam estos ni’,
Juĝistoj tiam estos ni’.
Antaŭen, antaŭen, kantu ni,
Standardo flugas super tronojn,
Ĝi estas tondr’koler’, venĝa kri’,
Sign’ de amas’harmoni’
Sed ruĝan havas ĝi koloron,
Ĉar sur ĝi — laborista sang’!
Ĉar sur ĝi — laborista sang’!…
...........


EL „EKKLEZIASTES“.
el versa transkripcio
de Ĵulavski.

Mi fllo Davida, preĝej’ — oratoro,
Mi reĝ’ Izraela, saĝul’ de Sinjoro,
Mi veron serĉadis kaj multon ekkonis
Kaj libron sekvantan al mondo mi donis: —

La Vano de Vanoj kaj ĉio — Vaneco!
Al hom’ el laboro pro rest’ — Nenieco!
La farojn de manoj vermaro mordetos,
Al ĉio Nenio la fino almetos!

  1. Piednoto de Vikifontaro Fragmento de la Ruĝa Standardo de Bolesław Czerwieński, bazita sur la franca kanto Le Drapeau Rouge.