Paĝo:Belmont - Sonoj Esperantaj, 1908.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sed kiu memoros pri nia faraĵo,
En tempo, en kiu ni estos mortintaj.

Mi sekve saĝulo, preĝejoratoro,
La estr’ Izraela kaj Jeruzalema —
Ĝin ĉion vidanta kun larmoj en koro
Vivadis tra jaroj maldolĉe pensema.

Kaj mi do decidis ĉi tion esplori,
Pri ĉio atente kaj saĝe konadi,
Kaj ĉion ĝis grajno de vero trabori,
Kaj kion mi trovos, en librojn lokadi…

Ĉar lasis al filo de tero Dieco,
Ke lin plej malbona amuzu ludilo,
Ke tempon li perdu en serĉ’ je saĝeco
Por koni, ke ĉio — nur polv’ kaj argilo!

Ho! vano de vanoj kaj ĉio vaneco
Kaj ĉio nur vana turment’ de animo!
Nur homon malsaĝan ne tenas saĝeco.
Malbona ne povas elrampi el ŝlimo…

Mi pensis: jen gi anda mi estas sur tero
Kaj en Izraelo per saĝ’ estas glora…
Ne vivis antaŭe pli granda scivero;
Pli granda ne kreos estonto labora…

Ekkonis mi ĉiujn objektojn sub suno,
Malsaĝon kaj saĝon, malvirton, noblecon…
Kaj vidis, ke ĉie van’ estas en nuno,
Kaj havos en fino — doloron, vanecon…

Jen vokas al vi mia voĉ’ eterneca:
Ke vant’ de prudento vin nur suferigas.
Maldolĉ’ estas fundo de vazo saĝeca!
Multigas vi scion — doloron multigas!