Paĝo:Belmont - Sonoj Esperantaj, 1908.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
VESPERO.
de Leo Belmont.

La vesper’ trankvile venas
Brilas klare la Vener’…
Nokt’anĝelo teron benas,
Benas ĉion sur la ter’…

De florspiro sin enplenas
Per dolĉeco la aer’…
La vesper’ trankvile venas,
Brilas klare la Vener’…

Najtingaloj gardon tenas
Kantas ame dum vesper’…
Noktanĝelo teron benas,
Benas ĉion sur la ter’…

Kial nur en mi sin tenas,
La venteg’ kaj malveter’?…
De florspiro sin enplenas
Per dolĉeco la aer’…

Kial koro sin enplenas
Per sopiro kaj sufer’?…
Najtingaloj gardon tenas
Kantas ame dum vesper’…

La animon ĉirkauĉenas
La dolor’ kaj la koler’…
De memoro ne elvenas
La ofend’ kaj la malver’…

Mi forgesi vane penas,
Kiel falas la liber’…
Kiel hom’ al bomo prenas
La liberon per la fer’…