Paĝo:Belmont - Sonoj Esperantaj, 1908.pdf/39

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita


Ĉie forto gardon tenas
Kaj triomfas memafer’…
La esper’ de mi devenas
Kaj estingas eĉ fajrer’…

Tiu ci profiton prenas
Sen laboro, sen ofer’…
Tiu tage, nokte, penas
Por grajnero, por akver’…

La mallumo min enplenas
Dum ĉi tiu belvesper’…
La vesper’ trankvile venas
Brilas klare la Vener’…

Mia sorto min malbenas
Por sendormo, por mizer’!…
...........
Noktanĝeloj teron venas,
Benas ĉion sur la ter’…


KRIO DE MALESPERO.
de Leo Belmont.

La homo militas, la homo batalas;
Dauriĝas kruela la bato!
Kaj homo post homo en sango ekfalas,
Trafita per mano de frato!

Daŭregan, frenezan, sovaĝan la baton
Nenio do povas reteni,
Dum homo en homo ne sentas la fraton,
Ne povas alian kompreni!

En ĉambro trankvila saĝulo sonĝema
Alvokas la amon la sunan,
Tagnokte dum jaroj laboras pacema,
Kreadas la lingvon komunan!