Paĝo:Belmont - Sonoj Esperantaj, 1908.pdf/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
2.
El miaj larmoj ekkreskas

Amasa ĉarma flor’…
Kaj el sopiroj ekflugas
Najtingalara hor’…

Se Vi min amos, fraŭlino,
Por Vi estos mia florar’
Kaj sonos ĉe Via fenestro
Matene najtingalar’…


3.
Mi volus meti la animon

Kalikon de lilia flor’…
La kanton pri la amatino
Lilio sone spiru for’…

La kanto devas tremi, bruli,
Kiele kiso el la kor’,
Kiun ŝi donis al mi iam
En la mirege dolĉa hor’…


4.
Senmove staras en altaĵo

La steloj, brilas ja per oro…
Miljarojn staras, reciproke
Rigardas sin kun amdoloro…

Parolas ili ian lingvon,
Belegan, riĉan, lumlinian…
Nenia tamen filologo
Ĝis nun komprenis lingvon tian…

Mi tamen ĝin eklernis bone,
Neniam mi forgesos ĝin…
Servadis ja pro gramatiko
Por mi vizaĝ’ de l’ amatin’!…