Paĝo:Belmont - Sonoj Esperantaj, 1908.pdf/49

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita


Kial mi mem malsana, malĝoja,
Iras sur voj’, amatin’?!…
Diru, plej kara, pleje aminda,
Kial forlasis Vi min?!…


9.
Se la floretoj povus koni,

Ke mia kor’ nun estas vundo,
Ili kunplorus el profundo
Por sanon tuj al mi redoni.

Se la steletoj vidi povus,
Ke iras mondon mi sen celo,
Ili alvenus el ĉielo,
Al mi konsolon spiri provus.

Malsanon mian kaj doloron
Se najtingaloj nur ekkonus,
Plej gajan kanton ili sonus
Por revivigi mian koron.

Ĉi ĉiuj de mi staras for!
Pri mi ja scias Ŝi nur sola:
La vundon ha! al mia kor’
Ŝi faris gaja kaj petola!…


10.
Mi ploris nokte en dorm’…

Mi sonĝis, en tombo Vi kuŝas…
Vekiĝis mi kaj sur vang’
La larmo la larmon repuŝas…

Mi ploris nokte en dorm’,
Mi sonĝis, ke Vi min deĵetis…
Vekiĝis mi kaj en plor’
La kapon kusenon mi metis…