Paĝo:Belmont - Sonoj Esperantaj, 1908.pdf/51

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita


Knabin’ de koler’ edziniĝas
Je viro unua renkonta,
Veninta sur vojon okaze…
Junul’ estas senesperonta…

Ho! jen historio malnova,
Sed ĉiam ĝi nova fariĝis…
Al kiu ĝi tamen okazis,
Al tiu la koro rompiĝis…


14.
En profundon de mizero

Mi faladis jam —
Min peladis sur la tero
Kalumni’, malam’…

Tondro super mia domo
Ekpendigis sin,
Sed troviĝis unu homo,
Kiu savis min.

Nobla hom’! li donis ĉion.
Kion havas mi,
La malicon kaj envion
Brave rompis li!

Nur domaĝo! Vane provus
Montri sin dankem’…
Kisi lin mi ja ne povus:
Tiu hom’ — mi mem!…


15.
Al brusto, al mia — ha, ĝi min doloras! —

Almetu maneton, amata knabino…
Ĉu aŭdas, ke tie meblisto laboras?…
Li al mi la ĉerkon konstruas sen fino!