Paĝo:Belmont - Sonoj Esperantaj, 1908.pdf/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita


De vespero ĝis frua mateno
Mi reaŭdas demandan ripeton:
„Kial fermas la miajn okulojn,
Dum Vi kisas la mian buŝeton?”…

Mi ne povas mem diri, pro kio…
Mi ja havas nenian sekreton…
Mi nur fermas al ŝi la okulojn
Kaj mi kisas al ŝi la buŝeton…


GRENADISTOJ.
de Heine.

Franclandon iras du grenadistoj
El Rusa mallibereco…
Kaj dum travenis limon Germanan,
Ĝemis pro senespereco…

Sciigon tie aŭdas ĉagrenan;
Francuj’ do estas perdita,
Batita granda militistaro,
Imperiestro — kaptita!

Kaj ploras kune du grenadistoj
Pro ekkonita mizero…
Parolas unu: „Malnova vundo
Brulas! ho, kia sufero!”…

Kaj dua diris: „Finita kanto!
Mi mortus de propra mano!
Sed hejme povus sen mi perei
Edzino kaj la infano!”

— „Kio edzino?! kio infano!?
Dum tiom estas perdita!…
Malsataj ili almozon petu!…
Imperiestro — kaptita!…