Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

“Tion ni ja povus!” konsentis Brindley. “Edzino, tiu ĉi estas unu el viaj klaraj, inteligentaj tagoj. Ni ŝovos vin, Loringo, sur la kuraciston. Mi admonos lin, ke li devas vin teni konstante amuzata ĝis nia reveno, kio, mi timas, ne estos frua. Jen, kion ni nomas ĝentileco, vi vidas — inviti kunhomon veturi cent kvindek mejlojn por pasigi du tagojn ĉi tie, kaj tiam elĵeti lin, antaŭ ol li restis unu horon en la domo. Tio ĉi estas ĝuste ni! Sed, por diri la veron, tiu datrevena afero povus esti iom serioza. Ĝi povus facile kosti al mi kvindek funtaĉojn, kaj senfinan diplomation. Se vi estus edziĝinto, vi scius, ke la dek punbatoj de Egiptujo estas simpla bagatelo kompare kun la parencoj de via edzino. Kaj ŝi estas pli ol okdekjara, tiu maljunulino.”

“Mi havigos al vi la dek punbatojn de Egiptujo!” minacis sinjorino Brindley al sia edzo, kondukante la knabetojn el la ĉambro. Sinjoro Loringo, prenu ankoraŭ da tiu fromaĝo, se vi ĝin trovas agrabla.” Ŝi malaperis.

Post malpli ol dek minutoj, Brindley estis kondukanta min al la kuracisto, kies domo staris apud la vojo al la stacidomo. En ĝia vasta portiko li per ses vortoj klarigis la cirkonstancojn, min kvazaŭ paketon demetante. La kuracisto, kiu iam per misteraj medikamentoj savis mian kadukan organismon el la sekvoj de unu el la Falstaff ’aj “noktoj” de Brindley, gastame certigis pri sia volonteco oferi siajn pacientojn pro mia plezuro.

“Ĝi liveros ŝancon al MacIlroy,” li diris.

“Kiu estas MacIlroy?” mi demandis.

“MacIlroy estas alia skoto,” murmuregis Brindley. “Eksterordinare, kiel ili intergluiĝas! Kiam li deziris helpanton, ĉu vi supozas, ke li serĉis iun en ĉi tiu regiono, kiu nin komprenus kaj nin amus kaj povus poenti kun briĝaj kartetoj? Tute male! Jen, li forveturas al Cupar, aŭ ien alilokaĉe, kaj revenas kun dua sceneja skoto, nomata MacIlroy. Nu, vi aŭskultu min, Dok! Oficon vi havas por plenumi, kaj vi zorgu, ke vi ĝin plenumu, aŭ mi neniam saldos vian malbenitan konton. Ni tamburos sur via fenestro, kiam ni revenos en la nokto. Dume, vi povos montri al Loringo viajn akvofortaĵojn, kaj preĝi por mi.” Kaj al mi: “Jen domporda ŝlosilo.” Sen plua ceremonio li