Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/128

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tiam li ĉirkaŭis ŝian kapon per sia maldekstra brako — malhome, kiel dentistoj ĉiam estas malhomaj en la vibriga krizo. “Pli vaste!” li tondris.

Kaj li ekposedis tiun denton per sia diabla ŝtala ilaĉo.

Unu—du—

Li ne sciis, kion li faras.

Tute mankis la ‘tri.’ Okazis malforta dolorkrio, kaj sekvis bumpo sur la planko. Sinjorino Simeono Klaŭz salte leviĝis kaj vigle sonorigis. La servanto enkuris. La servanto vidis sinjorinon Klaŭz, kiu per unu mano flegis al si la buŝon, premante al ĝi poŝtukon, dum per la alia mano, kiu tenis ŝian kufon, ŝi ventumis la vizaĝon de sinjoro Cowlishaw. Sinjoro Cowlishaw estis sveninta pro nerva ekscitiĝo, kun laceco. Sed lia sennerva mano ankoraŭ tenis la forcepson; kaj la forcepso triumfe tenis la monumentan denton.

“Malfermu la fenestron,” balbutis sinjorino Klaŭz al la servanto. “Li estas forsveninta; sed li rekonsciiĝos post minuto.”

Ŝi estis flatita. Sinjoro Cowlishaw estis por ĉiam karigita al sinjorino Klaŭz per tiu ĉi aparta pruvo de ŝia impresemo. Kaj tiuspeca virino povas fari fortunon al duon-dekduo da dentistoj.