Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
LA MATADORO DE LA KVIN URBOJ
I

Sinjorino Brindley rigardis sian edzon trans la tagmanĝa tablo per vigle brilantaj okuloj, kiuj montris, ke io neordinara sin movas en la cerbo loĝanta malantaŭe.

“Bob,” ŝi diris kun sereno artifika. Vi ne scias, kio ĵus al mi venis en la memoron!”

“Nu?” li diris.

“Nur, ke estas hodiaŭ la datreveno de la avino!”

Mia amiko Roberto Brindley, arĥitekturisto, forte frapis la tablon per la pugno, kio palpebrumigis liajn knabojn; tiam li kviete diris:

“La diablo mem!”

Mi ekkomprenis, ke oni forgesis la datrevenon de la avino, feston, kiun oni ne senpune povus forgesi. Gesinjoroj Brindley ambaŭ verŝajne havis humoran sintenadon al la krizoj, kontraŭaĵoj kaj cirkonstancaj interbatiĝoj, kiujn oni pro oportuneco ordinare nomas “interkruciĝoj.” Mi ja povus imagi, kiel unu el ili dirus al la alia: “Jen interesa afero! La domo jam brulas!” kaj kiel ili tiam, diskurante por siteloj, lasus sin cedi al ridado. Sinjorino Brindley, en ĉi tiu okazo ekzemple, ridis: ŝi fikse rigardis la tablotukon kaj ridadis preskaŭ silente en si mem; kvankam konjekteble ilia kuneca forgesemo povus rezulti en portempa malŝato ĉe unu respekteginda praparenco, kiu estis ankaŭ, ĉe deca observado de datrevenoj, konstanta fonto de riĉaj donacoj en kontanto.

Roberto Brindley tiris el sia brusta poŝo hortabelon, kun la rapida gesto de kutimeco. Ŝajnas, ke ĉiuj aferistoj en la Kvin Urboj portas en la brusta poŝo tiun hortabelon. Tiam li atente rigardis sian poŝhorloĝon.

“Vi havas tempon por vesti vian idaron kaj trafi la vagonaron de la dua kaj kvin. Ĝi kuniĝas ĉe Knype (elp. Najp) por Axe” (elp. Aks).