Saltu al enhavo

Paĝo:Bilhaud - Solo de Fluto, 1907, Doré.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

nova kutimo… (Tute mallevante sian fluton.) Eble pro la tonforketoj… vi scias, tiuj malgrandaj iloj, kiuj sonas la A… Tiam se oni prenus alian noton… la G [1] ekzemple… ĉar ĉiuj tonforketoj sonas la A, tio ruinigus la fabrikantojn, estus malbona afero… Estas vere, se oni kutimus preni la G, oni farus tonforketojn je G, tio estus tute sama ; tial preni la A estas tute indiferenta.

Sed pardonu, mi babilas, mi babilas, kaj vi fine kredus, ke mi tute ne scias ludi ; tio ne estas, kaj mi tuj ludos ĉi-tiun muzikaĵon… kiu estas verkita por mi, de muzikisto tiel sperta kiel mi… Ĝi do estas bone laŭ mia povo. (Dum li ordigas sian muzikaĵon.) Pri la skolo, Dio mia, ĝi apartenas al nenia skolo… ĝi estas de aparta skolo, sed ne pretendema. Nu, aŭskultu la komencon… mi komencas. (Li alportas la fluton ĉe siajn lipojn — ne ludante — restas tiel dum momento — tre mallonga — mallevas sian fluton, kaj diras :) Vi vidas !… tio estas tute ne afektema… kaj rimarku, kiel tio montras bone la situacion ! (Demandante la ĉeestantaron.) Eble estas tie ĉi personoj, kiuj ne bone komprenis ?… Mi rekomencas. (Sama ago kiel supre.) Tio estas tiel simpla, kiel la

unuan fojon. Mi rekomencus dektri fojojn sin-

  1. ↑ Elparolu go. G = la noto sol.