Saltu al enhavo

Paĝo:Bilhaud - Solo de Fluto, 1907, Doré.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Ha ! kiom mi bedaŭras, ke vi ne aŭdis min antaŭ unu jaro !… mi estis multe pli sperta ol hodiaŭ !… mi ne havis ĉi-tiun fluton, estis alia, sed mi ĝin perdis dum boatpromenado. Tio tre ĉagrenigis min, ĉar mi estis kutimiĝinta je tiu fluto, mi sciis ludi multe da arioj per ĝi, kaj mi devis lerni per tiu ĉi ĉiujn ariojn, kiujn mi povis ludi per la alia ; tio multe malhelpis miajn progresojn.

Pardonon, mi lasas min flankeniri… ni rekomencu, aŭ prefere ni daŭrigu ! (Subite.) Sed mi pensas pri io, kio estas tre grava. En la mezo de tiu muzika verko… mi preferas antaŭsciigi vin… estas falsa noto. Vi tuj diros : « Ha ! nu !… » Ne diru : « Ha ! nu ! » antaŭ ol aŭskulti min. Tiu falsa noto estas intence metita tien de la verkisto. Vi bone komprenas, ke oni ne metas falsan noton senintence, kaj vi tuj vidos kiom tio estas sagaca !

Post kelke da tempo, la situacio de niaj du personoj pligraviĝas ; tio estas, la patro de la fraŭlino ekvidas niajn geamantojn ! Tiam, kia estas la situacio de la junulo kaj de la junulino ? Situacio… falsa, evidente. Nu ! la falsa noto de la muzikaĵo montras perfekte la aferon, kaj eĉ pli bone ol ĝusta noto, ĉar en tiu cirkonstanco la ĝusta noto estus estinta falsa, dum la falsa noto estas ĝusta, tio estas tre klara !