Saltu al enhavo

Paĝo:Bilhaud - Solo de Fluto, 1907, Doré.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
Solo de Fluto




Flankaj objektoj.Fluto — kompreneble — muzikportilo, muzikaĵo por fluto (klarneto, trombono aŭ hobojo, tio estas negrava). Funde, aŭ dekstre, aŭ maldekstre, fortepiano — de ia ajn fabrikejo, kun vosto aŭ sen vosto, agordita aŭ ne. — Se la fortepiano ĝenas iomete, oni ne metu fortepianon. — Fortepianisto ne estas nepre necesa, eĉ se estas fortepiano. — Ĉiuokaze la pianisto ne bezonas havi talenton, — male. Se li konus nenian noton de muziko, tio estus eĉ preferinda. — Krom tio, oni metu ĉion, kion oni volos: seĝegoj, kandelingoj, floroj, vestportiloj, vazoj de Ĥinujo aŭ de Sèvres, pentraĵoj, k. t. p., k. t. p., unuvorte ĉion, kio povas esti agrabla por la okuloj de la ĉeestantoj, kaj favore pretigi iliajn orelojn.

La artisto eniras sur la scenejon, — vestita per frako, se li havas unu — kaj ŝajnas plena da modesteco (la modesteco de la talentuloj). Li salutas unufoje aŭ multfoje, laŭ la grado da ĝen-