Saltu al enhavo

Paĝo:Bilhaud - Solo de Fluto, 1907, Doré.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

tileco, kiun li ricevis de sia familio, aranĝas sian muzikportilon, sian muzikaĵon, sian fluton, pretiĝas por ludi, ne ludas (tre grava estas tio!), kaj fine sin turnas al la publiko kun la ŝanceliĝanta senlimo kaŭzata de emocio profunda, sed kaŝata[1].

(Metante la fluton kontraŭ siajn lipojn, kaj forprenante ĝin, kvazaŭ li sufokus pro la emocio.) Mi tre petas pardonon de vi, sed… mi sentas min konfuza… tre konfuza… Estas la unua fojo, kiam mi ludas publike, tiam… mi ne antaŭvidis la impreson, kiun… sed estas nenio… mi tuj sentimiĝos, sed momente, la elspiraĵo tute mankas al mi, kaj por ludi fluton, estas sufiĉe necesege!… Mi ne estas tre sperta, mi preferas tuj diri tion al vi… tiom pli ke vi tion rimarkus… poste!… ne, mi ludas bonete… jes!… kun sento… kiel la homoj, kiuj ne estas tre spertaj. Ja, mi komencis tre malfrue lerni la fluton, kaj tiam, ĉio ne iris tre bone… la fingroj, vi scias… ili estis rigidaj, la fingroj… estas tute nature, je mia aĝo. Fine mi kutimiĝis, kaj tion, kion mi scias, mi lernis tre rapide. Estas vere, ke mi ne scias multe da aferoj… sed mi tion

lernis tre rapide. Cetere, vi tuj vidos.

  1. ↑ Noto. — Faru ĉion necesan, por ke la publiko kredu, kiel eble plej longatempe, ke vi reale ludos. La komikeco de la monologo devenas de tio.