Saltu al enhavo

Paĝo:Bilhaud - Solo de Fluto, 1907, Doré.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Mi… mi ricevis lecionojn de unu el niaj plej famaj flutistoj, Sinjoro… ne estas necese, vi ne konas lin… sed li estas famega! Ĉiuvespere, mi iris ĉe lin… kun mia fluto, kompreneble… mi alvenis je la oka, ĝuste… je dek minutoj post la oka, kiam mi maltrafis la omnibuson… Mi trovis tie lian edzinon… liajn infanojn… kaj kelkajn amikojn… malgranda intima kunveno. Post la kutimaj salutoj, mi eltiris mian fluton el mia poŝo… mi ĝin metis sur la fortepianon… kaj oni komencis ludi… ludi kartojn, je briĝo… po dek centimoj la ludmarko… escepte ĉiuvendrede, kiam estis nur po kvin centimoj… mi neniam kuraĝis demandi, kial? kaj poste… oni trinkis teon… sen sukero, sed kun multe da kuketoj. Tio daŭris sammaniere ĝis la duono de l’ noktomezo.

Tiam, je tiu ĉi horo, mi prenis mian fluton, mi ĝin remetis en mian poŝon… kaj mia profesoro min rekondukis ĝis la pordo, dirante al mi: « Ĝis revido, mia kara lernanto, kaj ĝis morgaŭ ; ne forgesu kunporti vian fluton. Bonan lecionon mi donos al vi. » La morgaŭan tagon mi revenis kaj min rekondukante, ĉirkaŭ la duono de la dekdua, mia profesoro rekomendis al mi, ke mi ne forgesu mian fluton la morgaŭan tagon… kelkafoje eĉ, mi ĝin lasis ĉe li, por ke mi ne estu devigata ĝin rekunporti. Tiuj lecionoj daŭradis ĉirkaŭe… (Penante por memori.) He ! he ! tri jarojn kaj